LA MALJUNO

Venas la maljun' neevitebla,
venas la maljuna aĝ' funebra,
venas la senila stato febla.

La maljun' alportas multan novon,
mallertigas kaj lantigas movon,
oni jam nur dormi havas povon.

La okuloj plu ne havas forton,
la oreloj plu ne aŭdas vorton,
la muskoloj perdis la risorton.

Koro lacas, buŝo ne parolas,
cerbo hieraŭon ne memoras,
ĉiuj ostoj tranĉe vin doloras.

Malboniĝas, kio estis bona,
pasas ĝuo, pasas ĉio kroma,
al la lang' perdiĝas gust' aroma.

Nur malbonojn la maljuno faras,
nazo jam ŝtopiĝas kaj ne flaras,
ve, jam ĉu vi sidas, ĉu vi staras,
      malbona estas ĉio.